fbpx

IHEYO-AWG internacia junulara reta konferenco 2006

  • post Type / Conferences
  • Date / 19 October 2006

(English version)

Humanismo kaj afrika junularo: la vojo antauen por progresiva partnereco

Afrika Laborgrup (AWG), la regiona brako de IHEU- membra organizo IHEYO, kunordiganta la kreskon de Humanismo en Afriko, organizas nau-tagan elektronikan (e-)konferencon por ebligi al junaj afrikanoj diskuti la fundamentajn problemojn de humanisma progresigo en Afriko. Fondite antau jaro, AWG rigardis kun interesego la entuziasmegon kun kio junaj afrikanoj antauenigas la idealojn de Humanismo per iliaj agadoj, meze de ega religiemo. Por ilin helpi atingi pli, IHEYO pretas utiligi la partnerecajn kaj kunlaborajn ilojn de organiza kreskigo kaj evoluigo, por atingi nian komunan celon popularigi humanismon en Afriko.

Partoprenu

AWG kore invitas chiujn viziemajn humanistajn junularajn grupojn kaj individuajn humanistojn tra Afriko registri sian intereson participi en la programo.

Partopreno necesigos minimumajn du horojn dum la unuaj kvar tagoj (29-a / 2-a) kaj 30 minutojn tage dum la cetero de la konferenco, krom la 3-a kiam chiuj devas vochdoni pri la rezolucio antau meznokto. Oni rajtas partopreni tra la tago, tiel facile kombinante partoprenon kun laboro, studo au aliaj taskoj.

Interesita(j) partoprenonto(j) sendu retmesaghon enhavantan la vortojn: “REGISTER ME” al [email protected] antau ol la 20-a oktobro 2006. La respondo al poshto enhavos pluan informon inkluzive de la e-konferenca agendo, gvidaj reguloj kaj aliaj loghistikoj.

Tiu e-konferenco estos antauulo al la subregionaj kunvenoj alvenontaj frue venontjare en Orienta kaj Okcidenta Afriko.

Por pluaj demandoj kontaktu e-konferencan kunordiganton [email protected] au la IHEYO-AWG prezidanton, [email protected].

Share
WordPress theme developer - whois: Andy White London